Hans Schmeja

aŭstra lingvisto

Hans SCHMEJA (naskiĝinta la 21-an de januaro 1934 en Bielsko-Biała[1], mortinta la 13-an de decembro 2018 en Innsbruck[2]) estis aŭstra filologo pri la hindeŭropa lingvaro kaj universitata profesoro.

Studis li lingvistikon ĉe Wilhelm Brandenstein kaj klasikan filologion ĉe Hans Gerstinger kaj Endre Ivánka ĉe la universitato de Graz. Doktoriĝo sukcesis en 1962. Inter 1961 kaj 1966 estis li gimnazia profesoro en Graz. Habilitiĝo estis en 1967 en Graz respektive en 1968 en Innsbruck[3]. Ekde la 1.1.1967 li estis asistanto ĉe la Instituto pri lingvistiko ĉe la universitato de Innsbruck ĉe Wolfgang Meid. De 1970 li eldonis kun Meid la gravan fakperiodaĵon Innsbrucker Beiträge zur Sprachwissenschaft. En junio 1968 Schmeja fariĝis universitat docento, en julio 1975 eksterorda profesoro pri hindeŭropaj studoj kun fokuso pri hindaj kaj malnoviranaj lingvoj. [4]

Privataĵoj

redakti

Kun sia edzino Elisabeth (1935-2023; speciala pedagogino)[5] li havis unu filon nome Stefan. La tombo de Hans Schmeja troviĝas en Wels. Lia frato Michael Schmeja (*1935) estas ekonomika inĝeniero, eksa estrarano de la stiria energiprovizanto Steiermärkische Elektrizitäts-AG[6] kaj eksa prezidanto de la burga konservadamikaro Steirischer Burgverein.[7]

Verkoj (elekto)

redakti
  • Der Mythos von den Alpengermanen. Wien 1968 (=Arbeiten aus dem Institut für vergleichende Sprachwissenschaft der Universität Graz, 8).
  • Iranisches und Griechisches in den Mithrasmysterien. Innsbruck 1975 (=IBS Vortrage, 13)
  • Der Flußname Vindelis. BNF 12 (1961), 286-293
  • Der Familienname Schmeja. BNF 13 (1962), 262-265
  • Zu Herodot III, 119. Spuren von Avunkulat im Vorderen Orient. Gymnasium 72 (1965), 203-207.
  • Cum signo fidei im Kanon der römischen Messe. Hans Gerstinger- Festgabe zum 80. Geburtstag (Graz 1966), 69-77.
  • Der Vogel, das eigeborene Wesen. Die Sprache 17 (1971), 180-182.
  • Iranisches bei Lukian. Serta Philologica Aenipontana II, eldonis Robert Muth (1972), 21-31 (= IEK 17)
  • Dareios, Xerxes, Artaxerxes. Drei persische Konigsnamen in griechischer Deutung. Zu Herodot 6, 98, 3. Die Sprache 21 (1975), 184-188
  • Die persischen Hosen, KZ 92 (1979).
  • Ging ein zum Throne der Gotter. Monumentum, Georg Morgenstierne (= Acta Iranica)

Honoroj

redakti
  • 2008: Wort – Text – Sprache und Kultur: Festschrift für Hans Schmeja zum 65. Geburtstag, eldonis Peter Anreiter kaj Hermann Ölberg, de Gruyter 2008 (festolibro por Schmeja)

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. etbiografio ĉe brill.com (Bio-Bibliographies de 134 Savants, p. 438-441)
  2. funebra anonco - ĉe: Tiroler Tageszeitung, decembro 2018
  3. historio de la insbruka instituto
  4. listo de prelegoj de 1985
  5. funebra Annonce je TT
  6. intervjuo - ĉe: Der Wirtschaftsingenieur, 25/1993, p.42-43
  7. estrarano de la kastelemuloj