Saltu al enhavo

Belle-Beille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belle-Beille
kvartalo
Turo Viollet en la kvartalo Belle-Beille
Lando  Francio
Komunumo Angers
Areo 3,5 km² (350 ha)

Belle-Beille estas kvartalo de la franca urbo Angers, kreita en la 1950-aj jaroj. Ĝi havis ĉirkaŭ 13 500 loĝantojn en la 2000-aj jaroj.

En la okcidenta parto de la kvartalo troviĝas la kampuso Belle-Beille, kie situas precipe la sekcioj pri formado kaj esplorado (UFR) de literaturo, homsciencoj, geografio kaj scienco de la universitato de Angers, la Supera Lernejo pri Komercaj Sciencoj (ESSCA), la Universitata Instituto pri Teknologio de Angers-Cholet, la Nacia Instituto pri Hortikulturo, la ekspoziciejo «Galerie 5» kaj la universitata biblioteko Belle-Beille. Pluraj universitataj loĝejoj kaj sociaj loĝejoj adaptitaj al studentoj faras ĝin juna kvartalo, kie duono de la loĝantaro estas malpli ol 25-jara.

La lokaj loĝantoj estas nomataj Belle-beillois kaj Belle-beilloises.

Kronologio

[redakti | redakti fonton]
  • 19541960 : konstruado de la kvartalo laŭ tri fazoj: Belle-Beille I, II, kaj La Ballue sur entute 100 hektaroj en kunteksto de loĝejkrizo. En 1970, 1302 loĝejoj, ĉefe sociaj, troviĝis en la kvartalo[1].
  • 19621976 : konstruado de la kampuso Belle-Beille.
  • 2004 : operacio "Hamon tourne la page" (esperante « Hamon evoluiĝas ») komenciĝas laŭlonge de la avenuo Patton. Temas pri malkonstruado de la malnovaj turoj Hamon kaj ties anstataŭigo per novaj loĝejoj. Pli ol 300 loĝejoj estas koncernitaj[2].
  • 2017 : La konstruado de la dua linio de la tramo de Angers komenciĝis. Planita por 2023, ĝi pasas tra la avenuo George Patton antaŭ atingi la kampuson[3].
Parko Balzac en Angers.

La kvartalo situas ĉe la bordoj de la lageto Saint-Nicolas, duonnatura arbaro de 112 hektaroj, kiu apartigas Belle-Beille de la komunumo Avrillé plinorde. Sude troviĝas la parko Balzac, ofte inundita vintre, kiu ebligas atingi la lagon Maine.

En la 1950-aj kaj 1970-aj jaroj, la kvartalo estis elektita por la konstruado de multaj domegoj laŭlonge de la avenuoj Patton kaj Notre Dame du Lac, kaj sude de la kampuso :

  • La turoj Hammon, malkonstruitaj en 2004.
  • La komplekso Notre Dame du Lac kun turo alta je 42 metroj.
  • La turoj Gaubert, aro de kvin turoj de 13 etaĝoj, strikte similaj al la turoj Dumont D'Urville de la najbara kvartalo La Roseraie.
  • La loĝejo Pierre Blandin Quémard kaj ĝia turo alta je 50 metroj.
  • La turo Viollet, nomita laŭ ĝia arkitekto, kiu montras arkitekturan stilon similan al tiu de Le Corbusier.

Klasita kiel « prioritata kvartalo », Belle-Beille nun estas parto de renovigaj projektoj de la Nacia Agentejo por Urba Renovigo (ANRU), gvidataj de la urbestraro de Angers. Tiuj projektoj celas plibonigi la loĝkondiĉojn en malfavoraj kvartaloj per renovigo de certaj turoj kaj antaŭenigo de socia diverseco.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Jacques kaj Elizabeth Soppelsa, "L'évolution récente d'Angers", Annales de Géographie, 1971, n° 441 pp. 565-566 (legu rete)
  2. Artikolo pri la renovigo de la kvartalo. Arkivita el la originalo je 2014-01-25. Alirita 2024-11-20 .
  3. Intervjuo kun Bernadette Caillard-Humeau[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]