Henri Moissan
Aspekto
Ferdinand Frederick Henri MOISSAN (naskiĝis en 1852, mortis en 1907) estis franca kemiisto kiu ricevis la Nobel-premion pri kemio en 1906.
Dum la 1880-aj jaroj, Moissan temigis fluorkemion kaj precipe la produktadon de fluoro mem. La ekzisto de la elemento estis konata ekde multaj jaroj, sed ĉiuj provoj por izoli ĝin malsukcesis.
Li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1902. Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1896.
|
|