Jambliko
Jambliko | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 245 en Ĥalkido |
Morto | 330 |
Lingvoj | antikva greka |
Ŝtataneco | Roma regno ![]() |
Okupo | |
Okupo | filozofo verkisto ![]() |
Verkoj | Pri Geografio Pri la vivo de Pitagoro |
Jambliko (kojnee greke Ἰάμβλιχος, Jamblikos, aramee 𐡉𐡌𐡋𐡊𐡅, Jamlīḵū) naskiĝis en 245/280 mortis en 325/330) estis antikva filozofo-novplatonisto. Li estis estro de la siria novplatonisma skolo en Apameo, disĉiplo de Porfirio. Estante siriano, Jambliko verkis en la greka lingvo, kiu estis tiam la klera lingvo en la mondoregiono.
Biografio
[redakti | redakti fonton]La sola informacia fonto pri biografio de Jambliko estas la verko de Eŭnapio "Vivoj de filozofoj kaj sofistoj". Jambliko estis siriano, li naskiĝis en Ĥalkido. Lia nomo (malnovgreke: Ἰάμβλιχος, Iámblichos; per safaitika skribsistemo: 𐩺𐩣𐩴𐩫 /yamlik/ ) havas signifon "[la diaĵo] reĝas". Oni opiniis ke Jambliko estis ido de reĝoj-sacerdotoj de Emesa.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Tekstaro pri pitagoraj doktrinoj (10 libroj). Verŝajne la plej fama teksto de ili estas la libro "Pri la vivo de Pitagoro". Ne ĉiuj el tiuj ĉi verkoj konserviĝis ĝis hodiaŭ.
- Komentoj pri la verkoj de Platono.
- La traktato pri teŭrgio "Pri egiptaj misteroj"
- Serio de verkoj pri magio kaj okultismo, skribitaj kune kun Juliano la Ĥaldeo kaj Juliano la Teŭrgiulo ("La libro de sekretoj", "Pri Ĥaldeaj Orakoloj" ktp.)
- La traktato "Pri animo". Nur fragmento de tiu ĉi verko estas konata nuntempe.
- Leteroj pri diferencaj filozofaj demandoj.
- Traktatoj pri teologio ("Platona teologio", "Ĥaldea teologio"), kiuj ne konserviĝis ĝis nuntempo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estis uzitaj tradukoj de la samtemaj artikoloj el la rusa kaj la angla Vikipedioj.