Morioka

Morioka | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo de Japanio (1889–) enlanda urbo konferenca kaj turisma urbo urbego kerna urbo de Japanio ĉefurbo de gubernio de Japanio city with public health center (en) ![]() ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Insulo | Honŝuo | ||||
Regiono | Tōhoku | ||||
Gubernio | Iŭate | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 020-8530 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 290 553 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 328 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 42′ N, 141° 9′ O (mapo)39.702083333333141.1545Koordinatoj: 39° 42′ N, 141° 9′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 886,47 km² (88 647 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Morioka (japane 盛岡市 [Morioka-ŝi]; Hepburn: Morioka-shi), estas urbo de Japanio, kun preskaŭ 300 000 loĝantoj. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 290 553 loĝantoj sur areo de 886,47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 328 loĝantoj/km². La urbo situas sur la insulo Honŝuo, en ties regiono Tohoku. Ĝi estas administra centro de la gubernio Iŭate. La teritorio havas komunan limon kun Hanamaki, Haĉimantai (Iŭate), Mijako, Takizawa, Shiwa, Shizukuishi, Iwaizumi, Yahaba, Iwate kaj Kuzumaki.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo de aktuala Morioka estis kontinue loĝita de la paleolitiko. Tie estas trovitaj tomboj kaj aĵoj de Ĵomon-epoko, Jajoi-epoko kaj Kofun-epoko. La Emiŝoj loĝis en la areo de Morioka en la epoko Heian. Dum la regado de la imperiestro Kammu, Sakanoue no Tamuramaro konstruis kastelon tie en la jaro 803. La Abe klano regis tiun landon.
Post la komenco de la Mejĝi-reformo, iama Morioka-princujo iĝis Morioka gubernio en la jaro 1870, kaj iĝis parto de gubernio Iŭate en 1872. En la jaro 1889 Morioka estis igita ĉefurbo de gubernio Iŭate. Morioka estis ligita per trajno kun Tokio en la jaro 1890. La Dua mondmilito ne damaĝis la urbon multe.[1]
Edukado
[redakti | redakti fonton]En la urbo lokiĝas la universitato de Iŭate kaj la medicina universitato de Iŭate. Ankaŭ, tie situas ok superaj lernejoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra la urbo kuŝas la Ŝinkansena linio Tohoku.
Sporto
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj kaj kulturo
[redakti | redakti fonton]Klimato
[redakti | redakti fonton]Klimato de Morioka | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Indico | Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro | La tuta jaro |
Meza maksimumo, °C | 1,5 | 2,4 | 6,4 | 14,0 | 19,8 | 23,2 | 26,5 | 28,1 | 23,4 | 17,5 | 10,7 | 4,3 | 14,8 |
Meza minimumo, °C | −6,6 | −6,1 | −2,8 | 2,5 | 7,9 | 13,3 | 18,0 | 19,2 | 14,0 | 6,7 | 1,1 | −3,3 | 5,3 |
Normo de atmosferaj
precipitaĵoj, mm |
57,5 | 53,0 | 79,8 | 92,7 | 94,1 | 110,1 | 170,7 | 168,6 | 161,8 | 101,0 | 90,3 | 72,9 | 1252,5 |
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Viktorio, Vankuvera Insulo, Kanado, de 1985.